Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Provizoraj mondoj

234. Ĉu ekzistas, kiel oni diris al ni, mondoj, servantaj kiel stacioj kaj ripozejoj al la vagantaj Spiritoj?

“Jes; ekzistas mondoj speciale difinitaj por la vagantaj estuloj kaj kiujn ili povas nedaŭre loĝi; iaj bivakoj por ripozo dum tre longa vagado, kiu estas stato ĉiam iom peniga. Tiuj estas, inter la mondoj, mezaj pozicioj konformaj al la naturo de la Spiritoj, kiuj povas tien iri, kaj kiuj tie ĝuas pli aŭ malpli grandan komforton.”

— Ĉu la Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, povas ilin forlasi laŭ sia bontrovo?

“Jes; la Spiritoj, troviĝantaj en tiuj mondoj, povas de tie foriri al la loko, kien ili devas direktiĝi. Prezentu al vi migrantajn birdojn, kiuj eksidas sur insulon kaj kiuj tie restadas, ĝis ili rericevos fortojn por flugi plu al sia destino.”

235. Ĉu la Spiritoj progresas dum sia haltado en tiuj provizoraj mondoj?

“Certe; tiuj, kiuj tial kolektiĝas, celas instrui sin kaj pli facile ricevi permeson por eniri en pli bonajn lokojn, kaj, ankaŭ, atingi la saman pozicion kiel la elektitoj.”

236. Ĉu la provizoraj mondoj estas eterne, kaj pro sia tute aparta naturo, destinitaj por la vagantaj Spirito?

“Ne; ilia stato estas nur nedaŭra.”

— Kaj, ĉu ili estas samtempe loĝataj de korpaj estuloj?

“Ne; ilia supraĵo estas sennaska; iliaj loĝantoj bezonas nenion.”

— Ĉu tia sennaskeco estas konstanta kaj propra al ilia aparta naturo?

“Ne; ĝi estas nur transiĝa stato.”

— Tiuj mondoj devas do havi neniajn naturajn belaĵojn, ĉu ne?

“La Naturo estas esprimata per la belaĵoj de l’ senlima spaco, ne malpli mirindaj ol tiuj, kiujn vi nomas naturaj belaĵoj.”

— Ĉar la stato de tiuj mondoj estas provizora, ĉu tial nia Tero estos iam unu el ili?

“Ĝi jam estis tia.”

— En kiu epoko?

“Dum sia formado.”

Nenio estas senutila en la Naturo; ĉiu aĵo havas sian celon, sian destinon; la malplenaĵo ne ekzistas, ĉio estas okupita, la vivo estas ĉie. Dum la longega vico da jarcentoj, antaŭintaj la aperon de la homo sur la Tero; dum tiuj treniĝantaj periodoj de transiĝo, atestataj de la geologiaj tavoloj; eĉ antaŭ la ekesto de la unuaj organaj estaĵoj, — sur ĉi tiu maso senforma, en ĉi tiu ĥaoso, kie la elementoj konfuziĝis, estis tamen vivo; estuloj, ne havantaj niajn bezonojn kaj fizikajn sensacojn, tie trovis rifuĝon. Dio volis, ke, eĉ en tia neperfekta stato, la Tero utilu por io. Kiu do kuraĝus diri, ke, el tiom da miloj da mondoj cirkulantaj en la senlima spaco, unu sola, unu el plej malgrandaj, perdita en tia tumultego, havas la ekskluzivan privilegion esti loĝata? Kia estus do la utileco de la ceteraj? Ĉu Dio ilin eble faris por la sola celo plezurigi la rigardon de la homoj? Absurda supozo, ne konforma al la saĝo, kiu sin manifestas ĉe ĉiuj Liaj verkoj, kaj neakceptebla konjekto, se oni ekspensas pri tiom da aliaj mondoj, ekzistantaj ekster la vidpovo de niaj okuloj. Neniu kontraŭdiros, ke, en tiu ideo pri mondoj ankoraŭ ne taŭgaj por la materia vivo kaj, tamen, loĝataj de vivaj estaĵoj konvenaj al tia medio, estas io granda kaj superbela, en kio oni eble trovos la solvon de pli ol unu problemo.