Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Diverseco de la homaj rasoj

52. El kio originas la fizikaj kaj moralaj diferencoj, karakterizantaj la homajn rasojn sur la Tero?

“El la klimato, el la vivmaniero kaj el la kutimoj. Tion saman oni rimarkas ĉe du filoj de l’ sama patrino: se ili estas edukitaj en malsamaj lokoj kaj manieroj, ili neniel intersimilas, el la morala vidpunkto.”

53. Ĉu la homo naskiĝis en pluraj lokoj de la terglobo? 

“Jes, en pluraj lokoj kaj epokoj, kaj tiu estas unu el la kaŭzoj de la diverseco de la rasoj; poste, disiĝinte en malsamajn klimatojn kaj miksiĝinte kun aliaj rasoj la homoj estigis novajn tipojn.”

— Ĉu tiuj diferencoj konsistigas diversajn specojn?

“Tute ne; ĉiuj apartenas al unu sola familio; ĉu la varioj de iu frukto malebligas ĝin aparteni al unu sama speco?”

54. Ĉar la homoj ne devenas de unu sola, ĉu ili tial ne konsideru sin fratoj unuj de la aliaj?

“Ĉiuj homoj estas fratoj en la okuloj de Dio, ĉar ĉiuj estas animitaj de spirito kaj ĉiuj iras al sama celo. Vi volas ekpreni la vortojn ĉiam laŭlitere.”