Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Detruantaj malfeliĉegoj

737. Por kiu celo Dio skurĝas la homaron per detruantaj malfeliĉegoj?

“Por ĝin admoni al pli rapida irado. Ĉu ni ne diris al vi, ke detruado estas necesa por la morala rebonigo de la Spiritoj, en ĉiu nova ekzistado ricevantaj novan perfektiĝon? Estas necese vidi la celon, por taksi ties rezultatojn. Vi ilin rigardas nur tra via persona prismo, kaj vi ilin nomas malfeliĉegoj pro la malprofito, kiun ili portas al vi; sed tiuj skuegoj estas ofte necesaj, por ke pli rapide ekstaru pli bona kunaranĝo de aferoj kaj fariĝu en kelkaj jaroj tio, kio postulus jarcentojn.” (774)

738. Ĉu Dio ne povus uzi, por plibonigi la homaron, aliajn rimedojn, ol tiujn detruantajn malfeliĉegojn?

“Jes; Li ilin uzas ĉiutage, ĉar Li donis al ĉiu homo la rimedojn, por progresi per la kono de bono kaj malbono. Sed la homo ne profitas el ili; estas do necese puni lin pro la fiero kaj igi lin senti sian malfortecon.”

— Sed, ĉe tiuj malfeliĉegoj mortas tiel la virtaj, kiel la malicaj homoj; ĉu tio estas justa?

“Dum sia vivo la homo rigardas ĉion rilate sian korpon, sed post sia morto li pensas alie, ĉar, kiel ni jam diris, la vivo de l’ korpo malmulte valoras; unu jarcento de via mondo estas fulmodaŭro en la eterna tempo; la suferoj dum kelkaj monatoj aŭ kelkaj tagoj, laŭ via kalkulmaniero, neniom gravas; ili estas instruoj, kiuj iam utilos al vi. La Spiritoj: jen la reala mondo, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion (85); tiuj estas la idoj de Dio kaj la objekto de Lia prizorgo; korpoj estas nur vestaĵoj, kun kiuj ili aperas en ĉi tiu mondo. Ĉe grandaj malfeliĉegoj, disfalĉantaj la homojn, okazas same kiel en milito, dum kiu sin difektas, disŝiras aŭ perdas la uniformoj de la armeo. La ĝeneralo pli zorge atentas siajn soldatojn, ol liajn vestojn.”

— Sed, ĉu la viktimoj de tiuj malfeliĉegoj ne estas ja viktimoj?

“Se oni konsiderus la vivon, kia ĝi ja estas, kiel malmulte ĝi valoras kompare kun la senfino, oni do ne alligus al ĝi tiom da graveco. Tiuj viktimoj trovos en alia ekzistado altan kompenson por siaj suferoj, se ili scios ĉi tiujn elporti rezignacie.”

Ĉu morto venas el malfeliĉego aŭ el iu ordinara kaŭzo, neniu, pro tio, ne mortos, kiam sonas la horo de foriro; la nura diferenco estas, ke foriras samtempe pli granda nombro. 

Se ni povus nin levi per la penso tiel alten, ke ni ekstarus super la homaro kaj, de tie, se ni ĝin tutan ĉirkaŭrigardus, tiuj tiel teruraj malfeliĉegoj aspektus al ni kiel nuraj pasemaj ventegoj en la destino de la mondo.

739. Ĉu la detruantaj malfeliĉegoj havas ian utilecon el fizika vidpunkto, malgraŭ la malbonaĵoj, kiujn ili kaŭzas?

“Jes, ili iafoje ŝanĝas la staton de iu lando; sed la bonon, rezultantan el ili, ofte sentas nur estontaj generacioj.”

740. Ĉu la malfeliĉegoj ne estus por la homo ankaŭ moralaj provoj, kiuj lin implikas en plej premajn bezonojn?

“La malfeliĉegoj estas suferoj, kiuj havigas al la homo okazon, ne nur ekzerci sian intelekton kaj elmontri paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio, sed ankaŭ praktiki siajn sentojn de sindonemo, sinforgesemo kaj amo al sia proksimulo, se lin ne regas egoismo.”

741. Ĉu estas donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?

“Jes, parte, sed ne tiel, kiel oni ordinare pensas. Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo.”

Inter la ruinigaj malfeliĉegoj, naturaj kaj ne dependantaj de la homo, estu menciitaj, en la unua vico, pesto, malsato, inundoj kaj veteraj ŝanĝiĝoj, fatalaj por la terproduktaĵoj. Sed, ĉu jam la homo ne trovis en la scienco, en la artverkoj, en la perfektiĝo de l’ terkulturado, en la kulturalternado kaj irigacio, en la studado de la higienaj kondiĉoj, la rimedojn por nuligi aŭ, almenaŭ, malpligravigi multe da detruoj? Ĉu iuj regionoj, iam dezertigitaj de teruraj malfeliĉegoj, ne estas hodiaŭ ŝirmataj kontraŭ ĉi tiuj? Kiom multe do faros la homo por sia materia bonfarto tiam, kiam li scios uzi ĉiujn rimedojn de sia intelekto kaj kunigi kun la prizorgo de sia persona konservado la senton de vera bonkoreco kontraŭ siaj similuloj! (707)