Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Militoj

742. Kiu estas la kaŭzo, kiu kondukas la homon al milito?

“La regado de la besta naturo super la spirita kaj la plena satigo de la pasioj. En barbareco, la popoloj rekonas nur la rajton de l’ plej forta; tial, milito estas por ili normala stato. Sed, proporcie kiel la homo progresas, milito malplioftiĝas, ĉar li evitas ties kaŭzojn; kaj, kiam ĝi estas necesa, li scias kunigi kun ĝi humanecon.”

743. Ĉu milito iam malaperos de sur la Tero?

“Jes, tiam, kiam la homoj komprenos justecon kaj praktikos la leĝon de Dio; tiam, ĉiuj popoloj estos fratoj.”

744. Kiu estis la celo de la Providenco, farante necesa la militon?

“Libereco kaj progreso.”

— Se milito devas havi kiel efikon la atingon al libereco, kiel do ĝi ofte celas kaj rezultigas servutigon?

“Tio estas nedaŭra servutigo, por treti la popolojn kaj igi ilin pli rapide paŝi.”

745. Kia ni konsidiru homon, kiu krakigas militon por sia profito propra?

“Tiu estas vera krimulo, al kiu estos necesaj multe da ekzistadoj, por elpagi ĉiujn mortigojn, kiujn li kaŭzis, ĉar li devas respondi por ĉiu homo, kies morton li okazigis, por kontentigi sian ambicion.”