Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj

88. Ĉu la Spiritoj havas difinitan, limigitan kaj konstantan formon?

“En viaj okuloj, ne; en la niaj, jes; ili estas, se vi volas tiel diri, ia flamo, ia lumaĵo aŭ ia etereca fajrero.”

— Ĉu tia flamo aŭ fajrero havas koloron?

“Por vi ĝi varias ekde la malhela koloro ĝis la rubena brilo, laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli pura.”

Ni ordinare reprezentas la geniojn kun flamo aŭ stelo ur la frunto; ĝi estas alegorio, proksimume reprezentanta la eterecan naturon de la Spiritoj. Tiun emblemon oni lokas sur la supran parton de la kapo, ĉar tie sidas la intelekto.

89. Ĉu la Spiritoj bezonas iom da tempo por traflugi la spacon?

“Jes; sed tiu tempo estas rapida kiel la penso.”

— Ĉu la penso ne estas la translokiĝanta animo mem?

“Kiam la penso estas ie, la animo estas ankaŭ tie, ĉar pensanto estas la animo. La penso estas unu el ĝiaj atributoj.”

90. Ĉu la Spirito, iranta de loko al loko, konscias pri la distanco trairata, pri la spaco traflugata; aŭ ĉu li sin subite transportas al la loko, kien li volas iri?

“Okazas ambaŭ aferoj; la Spirito povas ja, se li volas, koni la distancon, kiun li trairas, sed tiu distanco povas ankaŭ tute forviŝiĝi; tio dependas de lia volo kaj ankaŭ de lia pli aŭ malpli rafinita naturo.”

91. Ĉu la materio ne estas baro kontraŭ la trapaso de la Spiritoj?

“Ne; ili penetras ĉion; aero, tero, akvo kaj eĉ fajro povas esti, tute egale, trapasataj de Spiritoj.”

92. Ĉu la Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado; alivorte, ĉu iu sama Spirito povas sin disdividi aŭ troviĝi en pluraj lokoj samtempe?

“La Spirito sin ne disdividas; sed ĉiu estas centro disradianta en pluraj direktoj, kaj tial ŝajnas, ke li estas samtempe en pluraj lokoj. Vi vidas la sunon, kiu estas unu sola, disradii ĉirkaŭ sin kaj disĵeti lumon tre malproksimen; malgraŭ tio, ĝi ne diseriĝas.” 

Ĉu ĉiuj Spiritoj disradias sampotence?

“lli tre diferencas inter si; tio dependas de la grado da pureco de ĉiu Spirito.”

Ĉiu Spirito estas unuo nedividebla, tamen kapablanta disetendi la penson en diversajn lokojn, sen ia disrompo. Nur laŭ tiu ĉi senco oni komprenu la kapablon de ĉieestado, atribuatan al la Spiritoj. Tiel same, fajrero ĵetas malproksimen sian lumon kaj estas videbla el ĉiuj punktoj sur la horizonto. Tiel, ankaŭ, iu persono, sin ne delokante nek sin disdividante, povas transsendi ordonojn, signojn kaj movojn al pluraj lokoj.