Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Perispirito

93. Ĉu la Spirito mem estas nekovrita aŭ, kiel opinias iuj homoj, ĉu li estas envolvita en ia substanco?

“Envolvas la Spiriton substanco, etereca por via rigardo, sed ankoraŭ tre maldelikata por la nia; sufiĉe etereca tamen, por ke la Spirito povu altiĝi en la atmosfero kaj transiri de loko al loko.”

Kiel ĝermo de frukto estas ĉirkaŭita de la perispermo, tiel ankaŭ la Spirito, ĝustadirite, estas kovrita de envolvaĵo, kiun, por komparo, oni povas nomi perispirito.

94. El kie la Spirito ĉerpas tiun duonmaterian envolvaĵon?

“El la universa fluidaĵo, ĉirkaŭanta ĉiun globon. Pro tio la perispirita envolvaĵo ne estas la sama en ĉiuj mondoj; pasante de unu al alia mondo, la Spirito ŝanĝas sian envolvaĵon, same kiel vi ŝanĝas vian veston.”

— Tial, kiam Spiritoj, loĝantaj superajn mondojn, venas sur la Teron, ili surmetas pli maldelikatan perispiriton?

“Ili bezonas vesti sin per via materio; tion ni jam diris.”

95. Ĉu la duonmateria envolvaĵo de la Spirito prenas difinitajn formojn kaj estas perceptebla?

“Jes; formon, laŭ la plaĉo de la Spirito; li prenas formon videblan kaj eĉ palpeblan, kaj tiel li kelkafoje aperas al vi, ĉu en sonĝoj, ĉu en maldormeco.”