Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

La nenio. Estonta vivo

958. Kial la homo sentas instinktan abomenon kontraŭ la nenio?

“Ĉar la nenio ne ekzistas.”

959. De kio venas al la homo la instinkta sento pri iu estonta vivo?

“Tion ni jam diris: antaŭ sia enkarniĝo la Spirito konis ĉiujn tiujn aferojn, kaj la animo konservas ian neprecizan memoron de tio, kion ĝi scias kaj kion ĝi vidis dum sia spirita stato.” (393)

En ĉiuj tempoj la homo turnis atenton al sia transtomba estonteco, kaj tio estas tute natura. Kiel ajn grava li opinias sian nunan vivon, li ne povas flanke lasi la konsideron, kiel nedaŭra, kaj precipe nefirma, ĝi estas, ĉar ĝi povas esti rompita ĉe iu ajn momento, kaj ĉar li neniam estas certa pri la morgaŭa tago. Kio li fariĝos post la fatala momento? La demando estas grava, ĉar ne temas pri kelkaj jaroj, sed pri eterna tempo. Kiu estas pasigonta multe da jaroj en fremda lando, tiu zorge pensas pri la pozicio, kiun li tie havos; kial do ni ne pensu pri nia pozicio post eliro el ĉi tiu mondo, ĉar tiu pozicio daŭros pro ĉiam?

La ideo pri la nenio havas ion abomenan por la prudento. Veninte al la ekstrema momento, la homo plej indiferenta dum sia vivo demandas sin mem, kio li fariĝos, kaj li pretervole eknutras ian esperon. 

Kredi je Dio kaj ne akcepti estontan vivon estus sensencaĵo. La sento de pli bona vivo troviĝas en ĉies konscienco: ne vane Dio ĝin tien metis.

La estonta vivo kuntrenas la konservadon de nia individueco post la morto; kion helpus al ni, efektive, postvivi la korpon, se nia morala esenco devus diseriĝi en la spacoceano? La rezultado estus por ni tiu sama, kia la nenio.