Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj

960. De kio originas la kredo, trovata en ĉiuj popoloj, pri estontaj punoj kaj rekompencoj?

“Ĝi estas ĉiam ankoraŭ sama afero: antaŭsento de la realo, portata al la homo de la Spiritio enkarniĝinta en lin, ĉar, ja atentu, ne vane ia intima voĉo parolas al vi; via eraro estas, ke vi ne aŭdas ĝin tiel, kiel vi devas. Se vi tion ekpensus mature, kaj ofte, vi fariĝus pli bonaj.”

961. Kiu sento, en la momento de morto, plej efikas ĉe la plimulto de la homoj: ĉu dubo, timo aŭ espero?

“Dubo, ĉe la obstinaj skeptikuloj, timo, ĉe la kulpuloj; espero, ĉe la virtuloj.”

962. Kial ekzistas skeptikuloj, se la animo alportas al la homo senton pri la spiritaj aferoj?

“Da skeptikuloj ekzistas malpli, ol kiel oni kredas; multaj, pro fiero, ŝajnigas sin fortaj spiritoj dum sia vivo, sed, ĉe la momento de morto, ili ne tiel ŝvele fanfaronas.”

Por la estonta vivo respondas niaj agoj. Prudento kaj justeco asertas, ke, ĉe la disdivido de l’ feliĉo, kiun ĉiu aspiras, bonaj kaj malbonaj ne povus esti interkonfuzitaj. Ne estas akcepteble, ke Dio volas, ke iuj senpene ĝuu bonaĵojn, kiujn aliaj atingas nur per penado kaj persisto. 

La ideo, kiun Dio havigas al ni pri Sia justeco kaj boneco, laŭ la saĝeco de Siaj leĝoj, ne lasas al ni kredi, ke justulo kaj malvirtulo estas samnivelaj en Liaj okuloj; nek dubi, ke ili iam ricevos, la unua la rekompencon, la dua la punon, respektive de l’ bono aŭ de l’ malbono, kiun ili faris; tial, nia denaska sento de justeco estigas en ni intuicion pri la estontaj punoj kaj premioj.