Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj

963. Ĉu Dio zorgas mem pri ĉiu homo? Ĉu Li ne estas tro granda kaj ni tro malgrandaj, por ke ĉiu aparta individuo havu ian valoron en Liaj okuloj?

“Dio zorgas pri ĉiuj estaĵoj, kiujn Li kreis, kiel ajn malgrandaj ili estas; nenio estas tro bagatela por Lia boneco.”

964. Ĉu Dio bezonas atenti ĉiun el niaj agoj, por nin rekompenci aŭ puni? Ĉu la plimulto de tiuj agoj ne estas sensignifaj por Li?

“Dio havas Siajn leĝojn, kiuj kontrolas ĉiujn viajn farojn: se vi malobeas tiujn leĝojn, vi kulpas. Sendube, kiam iu homo faras ian eksceson, Dio ne eldiras kontraŭ li sentencon, ekzemple: Vi estis manĝegema, mi punos vin; sed Li difinis limon al la nutrobezono; malsanoj kaj ofte morto estas rezultatoj de ekscesoj: jen la puno; ĉi tiu rezultas el malobeo je la leĝo. Okazas same pri ĉio.”

Ĉiuj niaj agoj estas submetitaj al la leĝoj de Dio, ĉiu el niaj agoj, kiel ajn malgrava ĝi ŝajnas al ni, povas esti malobeo je tiuj leĝoj. Se ni ricevas la sekvojn de tiu malobeo, ni do plendu nur kontraŭ ni mem, ĉar ni mem estas la kaŭzintoj de nia estonta feliĉo aŭ malfeliĉo.

Ĉi tiu veraĵo fariĝas sentebla per jena apologo: “Unu patro donis al sia filo edukadon kaj instruadon, tio estas, la rimedojn, por ke la junulo sciu konduti. Li donis al ĉi tiu kampon por kultivado, kaj diris: Jen vi havas la regulon, kiun vi observu, kaj ĉiujn ilojn necesajn, por ke ĉi tiu kampo estu fruktodona kaj certigu al vi ekzistadon. Mi donas al vi instruadon, por ke vi komprenu tiun regulon; se vi ĝin observos, via kampo multe produktos kaj havigos al vi ripozon en via maljuneco; alie, ĝi nenion produktos kaj vi mortos de malsato. Tion dirinte, li lasis la junulon laŭvole agadi.”

Ĉu ne estas vere, ke tiu kampo produktos laŭ la zorgoj por ties kultivado, kaj ke ia ajn malatento portos malutilon al la rikolto? La filo, kiam maljuna, estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ tio, ĉu li observis aŭ ne la regulon difinitan de lia patro. Dio estas ankoraŭ pli antaŭvidema, ĉar Li ĉiumomente avertas nin, ke ni faras bonon aŭ malbonon. Li sendas al ni Spiritojn, kiuj nin inspiras, sed ni ilin ne aŭdas. Estas ankoraŭ unu diferenco, nome: Dio ĉiam konsentas al la homo rimedon, nome novajn ekzistadojn, por ke la homo povu kompensi siajn pasintajn erarojn; kontraŭe, la filo, pri kiu ni parolas, jam havas nenian rimedon, se li misuzis sian tempon.