Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj

965. Ĉu la suferoj kaj ĝuoj de la animo post la morto estas iel materiaj?

“Ili ne povas esti materiaj, ĉar animo ne estas materio: la simpla natura saĝo tion diras. Tiuj suferoj kaj ĝuoj tute ne estas karnaj, kaj tamen ili estas miloble pli vivaj, ol tiuj, kiujn vi spertas sur la Tero, ĉar la Spirito, jam liberigita, estas pli impresema; materio jam ne malakrigas liajn sensacojn.” (237 ĝis 257)

966. Kial la homo havas pri suferoj kaj ĝuoj en la estonta vivo iafoje tiel materiecan kaj absurdan koncepton?

“Lia intelekto ankoraŭ ne sufiĉe elvolviĝis. Ĉu infano komprenas tiel bone, kiel matura homo? Cetere, tiuj konceptoj dependas ankaŭ de tio, kion oni instruis al li; pri tio reformo estas nepre necesa.

“Via parolo estas ankoraŭ tro nekompleta por esprimi tion, kio troviĝas trans via komprenpovo; komparoj estis do necesaj, kaj tiujn imagojn kaj figurojn vi prenis por la realaĵo; sed, proporcie kiel la homo kleriĝas, lia penso komprenas aferojn, kiujn parolo ne povas esprimi.”

967. En kio konsistas la feliĉo de la bonaj Spiritoj?

“En tio, ke ili konas ĉiujn aferojn, ne portas malamon, ĵaluzon, envion, ambicion, ian ajn el la pasioj, naskantaj la malfeliĉon de la homoj. La amo, ilin interliganta, estas por ili fonto de superega feliĉo. Ili ne spertas bezonojn, suferojn kaj afliktojn de la materia vivo; ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras; cetere, la feliĉo de la Spiritoj estas difinita laŭ ilia nivelo. Estas vere, ke nur la puraj Spiritoj ĝuas la superegan feliĉon, sed ne ĉiuj ceteraj estas malfeliĉaj; inter la malbonaj kaj la perfektaj ekzistas multego da gradoj, ĉe kiuj la ĝuoj rilatas kun la morala stato. Tiuj, sufiĉe progresintaj, komprenas la feliĉon de tiuj alvenintaj pli frue ol ili, kaj ĝin aspiras, sed tio estas motivo por fervoro, ne por envio; ili scias, ke ĝin atingi dependas de ili mem; ili klopodas por tiu celo, sed kun la trankvileco de pura konscienco; kaj ili sentas sin feliĉaj, ke ili ne devas suferi kiel la malbonaj.”

968. Vi alkalkulas la neekziston de materiaj bezonoj al la nombro de la feliĉokondiĉoj de la Spirito; sed, ĉu la kontentigo de tiuj bezonoj ne estas, por la homo, fonto de ĝuoj?

“Jes, de la bestaj ĝuoj; kaj, kiam vi jam ne povas kontentigi tiujn bezonojn, tio estas turmento.”

969. Kiel ni komprenu la aserton, ke la puraj Spiritoj estas kolektitaj en la sino de Dio, kun la sola okupo kanti laŭdojn al Li?

“Tio estas alegorio, pentranta ilian konon de la perfektaĵoj de Dio, ĉar ili Lin vidas kaj komprenas; sed tiun, kiel ankaŭ multajn aliajn alegoriojn, oni ne prenu laŭlitere. Ĉio en la Naturo, ekde sablero, prikantas, tio estas, proklamas la potencon, la saĝecon kaj la bonecon de Dio; sed ne kredu, ke la feliĉegaj Spiritoj staras en absorba rigardado por la tuta eterno: tiu estus stultega, teda feliĉo; ĝi estus, krome, feliĉo de egoisto, ĉar ilia ekzistado estus senfina neutilaĵo. Ili jam ne spertas la ĉagrenojn de la enkorpa ekzistado: tio estas jam ĝuo; krom tio, kiel ni diris, ili konas kaj scias ĉiujn aferojn; ili uzas sian sperton, por helpi la progreson de aliaj Spiritoj: tio estas ilia okupo kaj samtempe plezuro.”

970. En kio konsistas la suferoj de la malsuperaj Spiritoj?

“Tiuj suferoj estas tiel diversaj kiel iliaj kaŭzoj; ili estas proporciaj al la grado da malsupereco, same kiel la ĝuoj al la grado da supereco. Jen resume, kion tiuj Spiritoj suferas: envii ĉion, kio mankas al ili, por ke ili estu feliĉaj, kaj ne povi ĝin ekhavi; rigardi la feliĉon, kaj ne povi ĝin atingi; sopiro, ĵaluzo, kolero, afliktego pro tio, kio malebligas al ili feliĉaj; konsciencoriproĉoj, nedirebla morala premateco. Ili deziregas ĉiajn ĝuojn kaj ne povas ĉi tiujn kontentigi: jen, kio ilin turmentas.

971. Ĉu la influo, kiun la Spiritoj havas unuj sur aliajn, ĉiam estas bona?

“Ĉiam bonan havas la bonaj Spiritoj, ne estus necese diri; sed la malicaj penas deklini de la vojo de bono kaj de pento la Spiritojn, kiujn ili opinias facile tireblaj kaj kiujn ili ofte pelis en malbonon dum la vivo.”

— Ĉu do la morto ne evitigas al ni tenton?

“Ne; sed la agado de la malbonaj Spiritoj estas multe malpli granda sur aliajn Spiritojn ol sur la homojn, ĉar ili ne havas kiel helpantojn la materiajn pasiojn.” (996)

972. Kiel la malbonaj Spiritoj agas por tenti aliajn Spiritojn, se ili ne povas helpi al si per la pasioj?

“Kvankam pasioj ne ekzistas materie, tamen ili ankoraŭ ekzistas en la penso de la malsuperaj Spiritoj; la malbonaj konservas tiujn pensojn, kondukante siajn viktimojn al la lokoj, kie ili vidas siajn pasiojn kaj ĉion, kio povas eksciti tiujn sentojn.”

— Sed, kion helpas tiuj pasioj, se ili jam ne havas realan objeton?

“Jen ĝuste la turmentego de la Spiritoj: avarulo vidas oron, kiun li jam ne povas posedi; diboĉulo, orgiojn, en kiuj li ne povas partopreni; fierulo, honorojn, kiujn li envias kaj kiujn li ne povas ricevi.”

973. Kiuj estas la plej grandaj suferoj, kiujn la malbonaj Spiritoj povas elporti?

“Estas neebla ia ajn priskribo pri la moralaj turmentegoj, per kiuj iuj krimoj estas punataj; eĉ tiu, ilin suferanta, apenaŭ havigus al vi ian ideon pri ili; sed certe la plej terura sufero estas lia kredo, ke li estas senrevene kondamnita.”

La homo faras pri la suferoj kaj ĝuoj post la morto pli aŭ malpli altan koncepton, laŭ la amplekso de sia intelekto. Ju pli li evoluas, des pli tiu koncepto altiĝas kaj perdas sian materian karakteron; li komprenas la aferojn en pli racia maniero kaj ne plu prenas laŭvorte la imagojn de figura parolo. La prudento, vidante pli klare kaj montrante al ni, ke la animo estas tute spirita estaĵo, asertas, pro tio mem, ke la animon ne povas tuŝi impresoj esence propraj al la materio, sed el tio ne sekvas, ke la animo estas ŝirmita kontraŭ suferoj, nek ke ĝi ne ricevas punon pro siaj eraroj. (237)

La komunikajoj de la Spiritoj havas kiel rezultaton montri al ni la estontan staton de l’ animo, ne teorie, sed reale; ili metas antaŭ niajn okulojn ĉiajn okazojn de la transtomba vivo; sed, santempe, ili prezentas tiujn okazojn kiel tute logikajn sekvojn de la surtera vivo; kaj, kvankam senigitaj je la fantazia pompo, kreita de la homa imagemo, tamen ili ne estas malpli penigaj por la homoj, kiuj misuzis siajn kapablojn. La diverseco de tiuj sekvoj estas nekalkulebla; sed oni povas diri, entute, ke ĉiu estas punata laŭ sia peko: unuj, per la senĉesa vido de la farita malbono; aliaj, per konsciencoriproĉoj, timo, honto, dubo, izoleco, mallumo, lamkuneco de siaj amatoj; ktp.

974. El kio originis la doktrino pri la eterna fajro?

“Imago, kiaj multaj aliaj, prenita por io reala.”

— Sed, ĉu tiu timo ne rezultus bone?

“Vidu, ĉu ĝi havas grandan moderigan efikon, eĉ sur tiuj ĝin instruantaj. Se vi instruas aferojn, kiujn la prudento poste malakceptas, vi faras impreson, kiu estas nek longedaŭra nek edifa.”

Ne kapablante, per sia parolo, prezenti al si la naturon mem de tiuj suferoj, la homo trovis nenian imagon, kiu estus pli energia ol la fajro, ĉar, por li, fajro estas la tipo de l’ plej kruela turmento kaj la simbolo de l’ plej forta ago; jen, kial la kredo je eterna fajro jam troviĝis en plej malproksima antikveco, kaj tiun kredon la modernaj popoloj heredis de l’ antikvaj: ankaŭ pro tio, en figura parolo, oni diras: la fajro de l’ pasioj, bruli de amo, de ĵaluzo, ktp.

975. Ĉu la malsuperaj Spiritoj komprenas la feliĉon de l’ justulo?

“Jes, kaj ĝuste tio ilin turmentegas; ĉar ili komprenas, ke ili ĝin ne rajtas pro sia propra kulpo; tial, la Spirito, kiam liberigita el la materio, sopiras al nova enkorpa ekzistado, ĉar ĉiu ekzistado, se ĝi estas bone travivata, povas iom malplidaŭrigi tiun turmenton. Tiam, li elektas provojn, per kiuj li pagus siajn erarojn; ĉar, eksciu, la Spirito suferas pro ĉia malbono, kiun li faris, aŭ kies memvola kaŭzo li estis, pro ĉia bono, kiun li povus fari sed kiun li ne faris, kaj pro ĉia malbono, deveninta de ne farita bono.

“La vaganta Spirito jam havas nenian vualon antaŭ si: li estas kvazaŭ elirinta el nebulego kaj vidas la distancon inter si kaj la feliĉo; tiam, li pli multe suferas, ĉar li komprenas, kiel kulpa li estas. Por li, jam ekzistas nenia iluzio: li vidas la realecon de la aferoj.”

La Spirito, dum sia vagado en la spaco, kaptas por unu rigardo unuflanke ĉiujn siajn pasintajn ekzistadojn, aliflanke la promesitan estontecon, kaj komprenas, kiom multe li devas paŝi por ĝin atingi. Tiel same vojaĝanto, alveninta al la supro de monto, vidas la vojon iritan kaj la ankoraŭ irotan ĝis la celo.

976. Ĉu la vidaĵo, prezentata de la suferantaj Spiritoj, ne afliktas la bonan? Kia do estas la feliĉo de ĉi tiuj, se ĝi estas tiel malserenigita?

“Tio ne afliktas ilin, ĉar ili scias, ke tiu situacio havos finon; ili helpas aliajn pliboniĝi kaj aletendas sian manon; tiu estas ilia okupo, kaj ĝojo tiam, kiam ili sukcesas.”

— Tion oni komprenas, se tiuj estas fremdaj aŭ indiferentaj Spiritoj; sed, ĉu vidi la ĉagrenojn kaj suferojn de personoj, kiujn ili amis sur la Tero, ne nubigas la feliĉon de la bonaj Spiritoj?

“Se ili ne vidus tiujn suferojn, ili estus do fremdaj al vi post la morto; nu, la religio asertas, ke la animoj vin vidas; sed la Spiritoj rigardas viajn afliktojn el alia vidpunkto; ili scias, ke tiuj suferoj estas utila al via progreso, se vi eltenas viajn suferojn rezignacie; ili do pli multe ĉagreniĝas pro la manko de kuraĝo, kiu vin malfruigas, ol pro la suferoj mem, kiuj estas nur pasemaj.”

977. ĉar la Spiritoj ne povas kaŝi pensojn unuj antaŭ aliaj, kaj ĉar estas konataj ĉiuj iliaj agoj dum la vivo, ĉu el tio sekvas, ke kulpulo estas ĉiam apud sia viktimo?

“Ne povus esti alie, tiom diras la natura saĝo.”

— Ĉu tiu diskonigado de ĉiuj niaj riproĉindaj agoj kaj la ĉiama ĉeesto de ties viktimoj estas puno por la kulpulo?

“Puno pli granda, ol kiel oni pensas; sed nur ĝis la kulpulo elpagos siajn erarojn, ĉu kiel Spirito, ĉu kiel homo, en novaj enkorpaj ekzistadoj.”

Kiam ni troviĝas en la mondo de la Spiritoj, kie nia tuta pasinteco estas senvuala, bono kaj malbono, kiujn ni faris, estas egale konataj. Vane penos tiu, kiu faris malbonon, sin tiri el la rigardo de siaj viktimoj: ties neevitebla ĉeesto estos por li puno kaj senĉesa konsciencoriproĉo, ĝis li kompensos siajn erarojn; kontraŭe, virtulo trovos ĉie nur amikajn kaj bonvolajn rigardojn.

Por maliculo ne ekzistas, sur la Tero, pli granda turmento, ol la ĉeesto de liaj viktimoj; jen, kial li kiel eble plej evitas ilin. Kio estos al li tiam, kiam, sen la iluzio de l’ pasioj, li komprenos la malbonon, kiun li faris; kiam li vidos malkaŝitaj siajn plej sekretajn agojn kaj senmaskigita sian hipokritecon; kiam li ne povos forkuri de la rigardo de siaj viktimoj? Dum la animo de maliculo estas turmentata de homo, de ĉagreno, de konsciencoriproĉoj, tiu de justulo ĝuas perfektan serenecon.

978. Ĉu la memoro de la okazaj eraroj, kiujn la animo faris, dum ĝi estis neperfekta, ne ombras ĝian feliĉon, eĉ post kiam ĝi elpuriĝas?

“Ne, ĉar ĝi elaĉetis siajn erarojn kaj venkis la provojn, al kiuj ĝi sin submetis por tiu celo.”

979. Ĉu la provoj, kiujn la animo devas ankoraŭ trapasi por sia elpuriĝo, ne vekas en ĝi afliktan zorgon, kiu malserenigas ĝian feliĉon?

“En la ankoraŭ makulita animo, jes; jen, kial ĝi nur tiam ĝuas perfektan feliĉon, kiam ĝi estas tute pura; sed por tiu jam alte staranta, la penso pri la provoj ankoraŭ travivotaj estas neniel aflikta.”

Animo, veninta al ia alta grado da pureco, jam ĝuas feliĉon; ia sento de doĉa kontenteco ĝin penetras; ĝi plezuras pro ĉio, kion ĝi vidas, pro ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas; leviĝas la vualo, kaŝinta al ĝi la misterojn kaj miregindaĵojn de l’ kreitaĵaro, kaj la diaj perfektaĵoj aperas al ĝi kun sia tuta lumegeco.

980. Ĉu la simpatioligilo inter samordaj Spiritoj estas por ili fonto de feliĉo?

“La ligiteco de sin reciproke simpatiantaj Spiritoj por la bono estas por ili unu el la plej grandaj ĝuoj, ĉar ili ne timas vidi tiun ligitecon nubigita de egoismo. Ili formas, en la tute spirita mondo, samsentajn familiojn, kaj en tio konsistas la spirita feliĉo; same kiel en ĉi tiu mondo vi grupiĝas laŭ kategorioj kaj plezuras, kiam vi estas kunigitaj. La pura, sincera amo, kiun ili sentas unu por alia, estas fonto de feliĉo, ĉar tie ne ekzistas falsaj amikoj nek hipokrituloj.”

La homo antaŭĝuas tiun feliĉon sur la Tero, kiam li trovas animojn, kun kiuj li povas konfuziĝi per pura kaj sankta unuiĝo. En pli purigita vivo, tiu ĝuado estos dolĉega kaj senlima, ĉar li trovos nur simpatiajn animojn, kies amon la egoismo ne povas malvarmigi; ĉar, en la Naturo, ĉio estas amo: egoismo – jen, kio mortigas.

981. Ĉu, por la estonta stato de la Spirito, estas ia diferenco inter la Spirito, kiu dum sia vivo timis morton, kaj tiu, kiu ĝin rigardas indiferente, eĉ plezure?

“La diferenco povas esti tre granda; tamen ĝi ofte nuliĝas ĉe la kaŭzoj de tiu timo aŭ deziro. Ĉu la morton oni timas, ĉu oni deziras, oni povas esti instigata de tre malsamaj sentoj, kiuj influas la staton de la Spirito. Estas evidente, ekzemple, ke ĉe tiu, deziranta la morton nur pro tio, ke li vidas en ĝi la finon de siaj afliktoj, estas ia murmuro kontraŭ la Providenco kaj kontraŭ la provoj, kiujn li devas sperti.”

982. Ĉu oni devas praktiki Spiritismon kaj kredi la manifestaĵojn de la Spiritoj, por certigi sian sorton en la estonta vivo?

“Se estus tiel, ĉiuj, kiuj ne kredas aŭ ne havis okazon instruiĝi pri tiu doktrino, estus do malfavoritaj, kaj tio estus absurdo. Nenio alia ol bono certigas la estontan sorton; nu, bono estas ĉiam bono, kia ajn estas la vojo, kondukanta al ĝi.” (165-799)

La kredo je Spiritismo helpas la pliboniĝon de la homo, per la firmigo de liaj ideoj pri iuj punktoj de la estonteco; ĝi plirapidigas la progreson de la individuoj kaj de la popoloj, ĉar ĝi ebligas al ni scii, kiaj ni iam estos; ĝi estas apogilo, lumo nin gvidanta. Spiritismo instruas elteni la provojn pacience kaj rezignacie, deklinas nin de agoj, kiuj povus malplifruigi nian estontan feliĉon; ĝi tiel kunhelpas por tiu feliĉo; sed el tio ne sekvas, ke sen tiu kredo oni ne povas veni al sama celo.